Kelta muziko estas ampleksa grupigo de muzikaj ĝenroj kiuj evoluis el la tradicioj de popola muziko de la Keltoj de Okcidenta Eŭropo.[1][2] Ĝi referencas kaj al parol-transmitita tradicia muziko kaj al registrita muziko kaj la stiloj varias konsiderinde ĉar oni inkludas ĉion el tradicia muziko al ampleksa gamo de hibridoj.
La esprimo Kelta muziko povas signifi ĉefe du diversajn aferojn. Unue, ĝi estas la muziko de la popolo kiu identigas sin kiel Keltoj. Due, ĝi referencas al ajnaj trajtoj unikaj de la muziko de la Keltaj nacioj, tio estas la ses landoj kiuj havas aŭ ĵus havis keltajn ligvojn. Multaj elstaraj keltaj muzikistoj kiaj Alan Stivell kaj Paddy Moloney[3] postulas, ke la diversaj keltaj muzikĝenroj havas multe komune.[1][2][4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search